Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
TEJO aktuale
2016  2015  2014  2013  2012  2011  2010  2009  2008  

N-ro 228 (2009-10-20)
[tejo] Olimpiaj Ludoj 2016 – Esperanto

Saluton, gekaraj!

Mi kaj miaj brazilaj amikoj planas nian agadon por meti Esperanton en la Olimpiaj Ludoj de 2016, en Rio de Janeiro! Ni havas 7 jarojn por tion fari! Kaj ni bezonas VIAN HELPON! Unu el la plej simplaj agadoj, kiujn ni planas estas kontakti la sportistojn kaj konvinki ilin lerni Esperanton. Ni babilos kun ili pri la Olimpia internaciema spirito, pri la unuiĝo de ĉiuj popoloj en Olimpia etoso kaj pri la advantaĝoj lerni Esperanton por ke ĉiuj sportistoj povu babili inter si dum la ludoj! (tiuj sportistoj kiuj instruas infanojn estas des pli bone! Konvinku ilin instrui Esperanton al la infanoj ankaŭ). En Brazilo, la esperantistoj en ĉiu urbo provos kontakti la sportistojn de siaj urboj por konvinki ilin. ĈU VI EKSTERLANDANOJ POVAS FARI LA SAMAN EN VIAJ URBOJ??? Bonvolu! Ni bezonas helpon! Se Esperanto ne eniros la Ludojn tra la politika vojo (ni provos!!!), almenaŭ ĝi eniros la Ludojn tra la sportistoj!!!

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2026